Internacia Tago de Ĵurnalismo

Mojtaba KHEIR-KHAH


Ĉiujare, la 2-an tagon de majo, mondanoj festas ĵurnalismo-tagon. Tiutage oni rememorigas la gravan rolon de tiu kultura aktivado kiel publikan informilon pri eventoj enlandaj kaj eksterlandaj. En Irano ankaŭ tiun okazon observis la Asocio de Iranaj Ĵurnalistoj.
Indas dum tiu tago ne nur rememori ĵurnalismon sed ĉiujn, kiuj iel rolas en ĵurnalismo: krom skribantojn kaj redaktorojn, ankaŭ fotistojn, presistojn, desegnistojn, kaj aliajn kunlaborantojn teknikajn kaj ideajn, kiuj rolas grande kaj malgrande en la produktado de ĉiaj gazetoj.

Kufi ANAN, kiel UN-estro, dum Internacia Tago de Ĵurnalismo rememorigis la rolon de ĵurnaloj por disvastigi novaĵojn, kaj emfazis ŝtatan respekton al leĝoj pri ĵurnalismo. Kadre de ĉi tiu Internacia Jaro de Paca Kulturo, li petis plian subtenadon al ĵurnalistoj, por ke ili sentime kaj pli kuraĝe povu reflekti ensociajn kaj enŝtatajn faktojn. Laŭ li, ĉiu lando por evoluigi sian regionon divers-kampe bezonas pli realan ĵurnalismon. Dum militaj periodoj, ĝustaj novaĵoj favore influas arbitraciojn por atingi al radikoj de miskomprenoj. Ankaŭ ĵurnaloj ebligas haltigon de murdoj kaj sovaĝaĵoj kaj eĉ preventon kontraŭ fiaventuroj. Anan en sia mesaĝo aludis la gravegan poziciojn de virinoj en pluraj regionoj.

Laŭ Novaĵ-agentejo de Berlino, grupo nomata Senlimaj Raportistoj anoncis: Dum 1999 tramonde entute 36 ĵurnalistoj laborante estis murditaj. Laŭ statistikoj, estis 10 murditoj en Sieraleono (okcidenta Afriko), 6 murditoj en Kolombio (suda Ameriko) kaj 3 murditoj en Ĉeĉenio (en eksa Sovet-Unio), kaj aliaj. Cetere, la nombro kompare al jaro 1998 jam duobliĝis. Krome, nuntempe 96 ĵurnalistoj tutmonde pro siaj novaĵ-disvastigadoj enkarceras! Tiu grupo opiniis la lastan jaron plej maldolĉa kaj kruela por ĵurnalismo.

Kiel ĉiuj scias, la demokratio konstruiĝas sur 4 bazaj kolonoj aŭ povoj: leĝfara, ekzekutiva, juĝa kaj ĵurnalisma. En hodiaŭa mondo, kie ĵurnalismo estas minacata kaj atakata, kiel demokratio povas spiri?

Iranaj ĵurnal-agentoj alvoke de sia asocio, Korporacia Asocio de Iranaj Ĵurnalistoj, je 02/05/2000 kunvenis. Kvankam antaŭ du semajnoj estis fermitaj preskaŭ 17 reformistaj ĵurnaloj en Irano, restantaj ankoraŭ rezistas kontraŭ ĉiu minaco. Tiu asocio kondamnante lastan faraĉon de la landa justico kontraŭ ĵurnal-familianoj postulis trankvilan medion por sendependa ĵurnalismo. La asocianoj specife protestis daŭran arestadon de ĵurnalistoj dum antaŭaj semajnoj kaj monatoj.

Menciindas ke antaŭ ŝanĝiĝo de parlamento irana, kiu membre kaj idee renoviĝos post monato, akraj politikaj diskutoj kaj eĉ disputoj ekaperis surpaĝe de iranaj ĵurnaloj opoziciaj. Post la murdoj de kelkaj verkistoj lastjare kaj la vundado de ĵurnalestro per teroristoj, kelkaj iranaj gazetoj komencis malkaŝadon de ordonantoj kaj agantoj de la teroro. Poste kelkaj redaktoroj kaj redakcianoj ekmalliberiĝis.

Sekve de tiu cermonio, la respondeculo de Informad-Centro de UN en Irano esprimis sian plezuron ĉeesti inter samlandaj ĵurnalistoj. Poste li tribune legis por partoprenantoj komunan deklaracion de UNESCO kaj UN pri tiu tago.




IER kiel unua E-ĵurnalo de Irano salutas ĉiujn dum Internacia Tago de Ĵurnalismo!

Desegno: S-ro Siavash TALAI
Raporto: Mojtaba KHEIR-KHAH esperanto@dpir.com
HTML kaj Redaktado: Klivo indriko@yahoo.com